
Testudo
La plej stulta scias mulo
Kiel iras la testudo.
Por inciti la rampulon
Mokis ĝin malbona bubo:
-  "Malrapide vi iraĉas,
Necese vi trejni devas.
Ĉu estas tio ĉi ebla
Por estaĵo kvarpieda?
Pli moviĝas la limako" -
Testud' diras el krustaĵo:
"Ne rakontu sensencaĵojn!
Se al vi iu por ŝerco
Metus domon sur la dorson,
Ĉu vi tiam pro la fakto
Iradus rapide frato?"
Tion diris, palpebrumis
Testudpaŝon  kontinuis...
Tradukis Danuta Kowalska