Gruo kaj ardeo

Triste la gruo konstatas,
Ke solece fiŝojn kaptas.

Ardeo sur insuleto,
Trinkas akvon el marĉeto.

Diras gruo kun ekscito:
"Kara - estu mia ino!.
Estas vero, mi vin amos,
De kiam ni kune vivos?"

Ardeo ordigas plumojn:
"Ne volas mi edzon - gruon!"

Paŝas gruo ofendita:
"Ne estos mi edzigita"

Kaj ardeo tiel pensas:
"Ĉu mi bone nun kondutas?
Se la gruo tiom petas,
Bone, ankaŭ mi konsentas."

Post pripenso ŝi iraĉas,
Kaj al gruo forte frapas.

Gruo oksikokon manĝas,
Kaj miengrimacon faras.

"Venis mi kun la aprobo"

"Nun mi jam ne havas volon.
Vana estas la vizito,
Adiaŭu sinjorino."

Kuras ardeo kolera,
Gru' pensas: "Kia fiera!
Eble petos mi pardonon.."

Prenas ĉapon kaj galoŝojn.
La ardean frapas pordon.

"Kion vi ankoraŭ volas?"

"Jam mi volas vin - edzino "
"Ne provoku mian ridon!
Vana estas via trudo,
Kara gruo piedlongulo."

Lasis ŝin gruo honore:
"Bone, do mi vivos sole."

Ardeo pri stato nuna:
"Mi ne estas tiom juna,
Gruo petis min refoje,
Eble diros mi, ke - bone"
Belajn plumojn ŝi surmetas,
Al la gruo tuj paŝetas.

Jarojn ili tiel paŝas
Kaj decidi sin ne povas.
Sur la sama voj' promenas,
Sed samtempe ne konsentas.

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl