Mallaboremulo

Mallaboremulo sidas sur kanapo         (koruso)
Nenion faras dum la tuta tago.

"Ho pardonu vi mensogas!
Ĉu nenion mi faras?
Kiu sidas sur kanapo?
Kiu manĝis dum mateno?
Kiu perdis la galoŝojn?
Kiu kraĉis, kiu kaptis?
Kiu mian kapon skrapis?"

Mallaboremulo sidas sur kanapo         (koruso)
Nenion faras dum la tuta tago.

"Pardonu!
Kiu trinkis fiŝoleon?
Kiu lavis la orelojn?
Ĉu ne ŝiris mi butonon?
Ĉu ne montris mi la langon?
Ĉu ne tondis mi la harojn?
Ĉu tio estas nenio?"

Mallaboremulo sidas sur kanapo         (koruso)
Nenion faras dum la tuta tago.

Li ne iris al lernejo,
Ĉar ne havis iel emon.
Li ne faris lecionojn,
Iel ne sentis bezonon.
Ŝuojn ankaŭ li ne ŝnuris,
Ĉar motivon li ne trovis.
Li ne diris:"Bonan tagon",
Pro nebezona penado.
Ne trinkigis sian hundon,

Mallaboremulo:
"Malproksime estas puto".

Ne nutris li kanarion,         (koruso)
Por ŝpari da tempo iom.
Anstataŭ manĝi nur ŝmacis,
Antaŭ iri liton - dormis.
Li sonĝis, ke tre laboras,
Tiom dormante laciĝis,
Ĝis elĉerpita vekiĝis.

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl