Hundo Mopso

Sur la tablon, al viandbulo
Saltis Mopso, granda hundo.

Kiam tutaĵon formanĝis
Tiam kuiristo venis.

Kuiristo koleriĝis
Ke la la hundo viandon manĝis.

Minacas li al la besto:
"Ho, atentu mia Mopso!

Vi tro altan faris salton
Devas vi ricevi baton."

Mopso montris akrajn dentojn
Kaj ekbojis kun kolero:

"Fiajn havas vi intencojn
Do mi devas diri veron
Vi sur min eĉ ne blovetos
Ĉar mi ŝanĝos kuirejon.
Muelaĵon mi malŝatas
Kaj plezure vin forlasas.

Poste forĵetis ĝi forkon,
Bojis, faris grandan salton

Kuiristo kaptis hundon
Donis al ĝi fortan baton
Por tagmanĝo ne viandbulon
Ricevis la hundo nur panon.

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl