La luno

Klaĉis arboj en arbaro:
"Luno estas sen humoro
Luno havas iujn zorgojn
Luno estas pala korno
Luno havas koleran mienon
Luno ellitiĝis per malĝusta piedo
Luno strange kondutas
Luno muŝojn en nazo havas"

Luno ege ofendiĝas:
"Ĉu vere vi stultuloj pensas,
Ke mi havas bonan vivon?
Vi nur respektas la sunon,
Vin nur la suno ravas,
Kaj min, Lunon mokas.
Tio estas hontinda kutimo
Kompari min kun la suno.
La suno lumas dum tago,
Kiam ja hele estas,
Kaj mi malhelon lumigas"

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl