Limako

"Montru kornetojn limako!
Donos mi al vi fromaĝon"

Sed la limako respondas:
"La fromaĝon mi ne manĝas".

"Montru kornojn la limako!
Donos mi al vi papavon".

Limak' kaŝas sin en krusto:
"Stultaj ŝercoj, granda stulto! ".

"Montru mia kara kornojn!
Donos mi al vi kremaĵojn".

Limako tre koleriĝas:
"Diris mi, ke jam sufiĉas".

Edzino, kiel edzino
Nenio ŝin silentigos.

Ŝi ripetas: "Montru kornon!
Kravaton al vi mi donos ".

Limako pro iritiĝo:
"Mi ne volas fiedzinon!".

Vivi kun vi estas lace
Volas mi vivi solece".

Kaj neniun sciigante,
Lasas ĝi edzinon kaŝe.

El limaka hejm' eliro
Estas tre pena kompliko.

Limako en parko grimpas,
Domon sur la nuko portas.

El fenestro la edzino
Vokas sian onidiron:

"Montru kornojn! Montru kornojn!
Donos mi lanon por ŝtrumpoj "

Limak' ĝemas, eksilentas
Batas "piede" - kiu mankas.

Poste sin en krusto kaŝas
Kaj ĝis nun sen ĉeso stampas.

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl