Birdaj klaĉoj

Diris fringo sur kverko:
"Pro tiu ĉi vetero
Certe mi havos raŭkon,
Perdos mian voĉan ĉarmon,
Kaj estas mendita koncerto
Ĉe korniko en merkredo"

Malgaje ĝemis glanoj:
"Kio estos fringo? Kio okazos?
Flugu al pego sur fago,
Ĝi vin esploru per frapo!"

Laŭte paruo lamentas:
Ŝajne fringo malsana estas"

Al sturno alflugis pirolo:
"Jen estas malbona informo,
Ĵus diris iu birdo,
Ke malsana estas fringo"

Flugis sturno najtingalon
Kaj ripetas la novaĵon:
"Laŭ pirola diro
Fringo jam de monato
Estas en agonio"

Najtingalo ordonis al pasero:
"Tuj faru al fringo ĉerkon!"
Kaj al turdo la pasero:
"Alportu lignajn erojn!"
Tiel eksciis korniko
Pri la mortanta fringo.

La fringo nenion scias
Trankvile sur kverko sidas,
Ĝis informis ĝin la glanoj,
Ke la koncerto ne okazos,
Ĉar ĵus mortis la fringo
Pro terura lezo de laringo.

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl