Korniko kaj fromaĝo

Diru, de kie devenas
En fromaĝo truoj enaj?

Meleagro diris: "ĝuste,
Tre miriga la afero"

"Kiu traktus ĝin serioze"
Kokerikis kok' kun fiero.

Ŝafino havis ideon
Por demandi sian edzon.

Simple diris la ĉevalo:
"Jen konfesas mi sen honto,
Ne koncernas min fromaĝo,
Nur la truoj en la ponto".

Hundo flaris tre precize
la fromaĝon kaj atente.
Post esploro diris fine:
"Katon sentas mi tutcerte
Kaj serioze mi asertas
La fromaĝon kato ŝtelas"

Kato ŝajnas, ke ne aŭdas
Miaŭas: "Musoj truojn faras".

Kaj alflugis la korniko:
"Tuj klarigos mi aferon.
Tuj mi truojn tramezuros.
Mi en beko havas senton"

Kaj esploras ĝi la truojn,.
Kaj laŭ devo ĉiun sondas.
Traserĉas ĉiun ĝis fundo,
Ĝis fromaĝo malaperas.

Meleagro purpuriĝis.
Ŝafino svene ekĝemis:
"Helpon! Kornik' nin perfidis'
Nian fromaĝon manĝegis".

La korniko koleriĝis:
"Ĉu vi ne pri truoj diris?
La fromaĝon mi formanĝis,
Sed la truojn por vi lasis.
Dum laboro mi ne klaĉas,
Mi esploras, ne babilas.
Kion devas, jes, mi manĝas.
Do kial vi tiom krias?"

Kun bedaŭro mi konstatas
Ke neniu ĝuste taksas,
Mian veran memoferon.
Ne meritas mi ofendon".

Kaj foriris la korniko
Laŭkutime ofendita,
(Ĉar rezulte, en efiko
Fromaĝ ' estis mezurita.)

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl