Rakontis pego al strigo
Pri kio rakonto estas?
Multajn fablojn vi jam konas:
Tiun pri Mara Rabisto,
Pri Fakulo Magiisto
Pri Sorĉita Kokvireto
Pri Norda Timiga Vento,
Kaj Malsana Termometro,
Edukita Kat' en Ŝuoj,
Pri Bergamutaj Insuloj,
Pri Kamena Diableto,
Saĝa Koboldo Polveto,
Pri Entliko kaj Pentliko,
Kaj Orfino Klementino
Ankaŭ pri Janko Migranto,
Kiu estos do rakonto?.
Tamen nun, mi diras veron,
Aŭdos vi novan fabelon
En arbaro, en kverkaro
Pego al strigo rakontis
Tion, kion pego aŭdis,
Kiam en arbtruo sidis.
Mi tion bone aŭskultis
Kaj rapide ĉion notis.
I
Tie, en arbar' apuda
Loĝis lupo grize bruna
Konata kiel Barnabo
Kaj pli riĉa ol nababo.
Havis ĝi multajn trezorojn,
Bongustaĵojn kaj frandaĵojn,
Famajn en niaj arbaroj.
Barnabo ŝatis komercon,
Organizis inter kverkoj
Vendejon por arbarbestoj.
Konstruis lupo trabaĵon
Murojn kovris per branĉaro,
Tegmenton per seka musko
Per argilo ŝtopis truojn.
Ŝvitanta pro la laboro
Sidas ĝi ĉe vendotablo
Ordigante ĉiujn varojn.
Ĉiu trovos por si ion:
Odora fromaĝ' por vulpo,
Plena pelvego por urso
Estas manĝaĵo por melo,
Ankaŭ io por mustelo.
Freŝa karoto por cervo,
Bona supo por lacertoj,
Multaj nuksoj por sciuroj.
Duone fermis okulojn
Kaj krias Barnabo lupo:
"Estas grio, ovoj estas,
Kiu trinki lakton ŝatas?
Ĉe mi plej malmulte kostas"
Alloga estas okazo,
Do alkuras la bestaro,
Amasiĝas ĉe la tablo:
-Donu al mi marmeladon...
-Kaj por mi da lakto glason
-Por mi donu kelkajn nuksojn...
.. -Mi petas pecon da sebo...
-Kaj mi tason da mielo...
Lupo vendas, sed sur tablon
Metas nur malbonajn varojn.
Marmelad' malfreŝa estas,
Sebo malgrasa, fetoras,
Fromaĝoj estas amaraj,
Kaj ĉiuj nuksoj malplenaj.
Lakto estas kiel akvo.
-"Jen perdita nia mono!"
-Lamentas laŭte leporo.
Tiam Barnabo ekstaras,
-"Kiu pri la mono diras?
Neniun mi ja devigas,
Ke li ion ajn aĉetu!
Multe kostas?? Do ne manĝu!!
La leporoj tuj forkuru,
Por ke batojn ne ricevu!!"
Forkuris do la leporo,
Ne konvinkos ĝi la lupon.
Tre timiĝis kapreolo,
Putor' al sciuro flustris:
-"Ni forkuru! " Monon lasis
Eskapante ŝuojn perdis.
II
Je distanco mejlduono
Vivis maljuna Bazilo
Kolera, liphara linko.
Neniu ĝin koni volis,
Ĉar la linko kraĉis, mordis,
Suferigis kaj turmentis.
Eĉ rufa vulpo Mikito
Sprite, por eviti linkon,
Ŝajnigis iun malsanon
Kaj rapide kuris kavon.
Linko havis magazenon,
Bone konis ĝi komercon.
Vendis peltojn, lanon, plumojn ,
Tre kolorajn birdajn tufojn,
Kapuĉetojn por sciuroj.
Sidis linko en vendejo,
Fende fermis ĝi okulon,
Vokis laŭte: "Vintro venas!
Ĉu jam ĉiu pelton havas?
Kiu aŭtune kalviĝos,
Ŝanĝos haŭton, plumojn ŝanĝos
Tie ĉi varme sin vestos
Ĉiu arbarega besto.
Plumojn birdoj renovigos .
Ĉion vi ĉe mi ricevos.
Do amase bestoj venis
Por ion al si aĉeti.
Bazilo trompis kaj vendis:
Aĉajn ĉifonojn ne peltojn,
Aĉajn flikaĵojn, ne ledon,
Ne lanon, sed kanabŝnuron,
Tia estis link' trompulo.
Apud la linka vendejo,
Troviĝis grandega truo,
Kaŝita apud lariko
Loĝis en ĝi vulp' Mikito.
Mikito konis kokejojn
Kaj najbarajn mastrumejojn.
Sciis ĝi en ĉiu tempo,
Kie birdoj havas nestojn.
Sciis kapti ansereton,
Konis de talpoj truetojn,
Ŝtelis fiŝojn en rivero,
Mielon el abelejo.
Sian predon portis vulpo
Al la komercisto lupo.
Lupo diris ĉe vendtablo:
"Mi atendas liveranton!
Montru varojn! Jen anaso??!
Kial estas ĝi malgrasa??!
Ansero ankaŭ maldika,
Ovoj al nuksoj similaj,
Mielo estas amara,
Kaj karasoj - kiom sprotoj
Videblaj per mikroskopo.
Mizeraj estas la varoj
Neutilaj viaj raboj
Kaj laŭ miaj ĝustaj prezoj
Valoraj - kvar talpaj ledoj.
Ne pli multe, mi decidis!!"
Vulpo ruzan lupon timis,
Marĉandis do kun hezito,
Prenis ledojn. Post eliro
Kaptis ĝin Bazilo linko.
"Kion portas vi Mikito?
Kvar ledojn? Mi prenas ĉion.
Por ili mi donos ovon."
Vulpo saltis:-" Nur sen moko!
Eĉ aŭskulti mi ne povas
Kiam trompi vi min volas.
Kontraŭ tiuj talpaj ledoj
Donis mi fraĵajn fiŝegojn,
Dek ovojn, junan anason,
Anseron, mielan plastron.
Linko batis vendotablon:
"Por ledoj mi donos ovon.
Ne provu kun mi kvereli,
Ĉar malgaje povas esti."
Vulpo ne volis kverelon,
Kun ovo iris kaŝejon
Kaj kalkulis ĝi en pensoj:
"Jen estas miaj enspezoj."
III
Lup' riĉiĝis pro vendejo.
Linko ankaŭ pro komerco.
Mikito vivis pro sprito,
Sed bestoj: putoroj, cervoj,
Eĉ la ursoj kaj musteloj,
Ĉiuj vivis en mizero.
Kun alveno de aŭtuno
Estis pli da malsatuloj.
Pli malvarme, pli malsate
Estis tage kaj semajne.
Mankis al ili nutraĵo,
Finiĝis ĉiuj ŝparaĵoj.
En linka, lupa vendejoj
Kreskis rapide la prezoj.
Barnabo, tiu trompulo,
Duone fermis okulon,
Kriante: "- Malsatulaĉoj
Venu al mi en amaso!
Eliru el viaj kavoj
Kaj aĉetu miajn varojn!
Frikadelojn kaj kolbasojn
Kaj multajn rarajn frandaĵojn!."
Same el alia flanko
Konkurence Bazil' linko
Vokis: "Venu mizeruloj!
Estas surtutoj kaj bluzoj,
Ledoj, varmaj plumkovriloj,
Ankaŭ vintraj pelerinoj."
Tamen invito ne helpas,
Se iu monon ne havas.
Aĉetas monposedantoj,
Ne aĉetas malhavantoj.
Tiom suferis la bestoj
Ke decidis serĉi helpon.
Loĝis urso en arbaro
Kies nomo estis Blazo.
Estimis ĝin la bestaro,
Kiel homoj - prezidanton.
Bestoj ege petis Blazon:
"Vi estas nia espero,
Por malsato, por mizero.
Kion oni povas fari?
Ĉar Bazilo kaj Barnabo
Ĉion nian jam prirabis".
La urso orelon skrapis,
Longe pensis, longe ronkis.
Diris: "Havas mi proponon.
Sciigu ĉiujn kukolo
En arbaro - bestojn, birdojn,
Ke en ejo Granda Kverko
Morgaŭ okazos kunveno".
Bonege! - kriis leporo -
Organizu ni laboron!.
- Bone! - diris du kukoloj
Diskonigos ni sciigon
Pri la morgaŭa kunsido.
Ili laboron komencis.
La unua dekstren flugis,
La dua maldekstren ŝvebis.
Senĉese ili kukolis.
IV
Amase venis la bestoj
Debatis kun ili urso,
Poste ekstaris supraĵon
Salutante la bestaron:
"Saluton cervinoj, cervoj,
Erinacoj kaj musteloj,
Ankaŭ salutas mi vulpojn
Kaj leporojn, ankaŭ melojn.
Ĉiun kantantan birdeton,
Strigon, pegon mi salutas.
Miaj karaj, ĉiuj konas
Lupajn trompojn, linkajn agojn.
Oni devas fini rabon.
Solvu tion parlamento.
Nun parolos al vi melo".
Melo tusetis kaj diris:
"Konfesas mi kun fiero
Lerta estas mia cerbo,
Ĉion precize pripensis
Por fian aferon bremsi.
Devas ni fini skandalojn,
Ne manĝi sablajn babaojn,
Balaaĵojn, neĝan panon.
Jen aŭskultu mian planon!
El hejmo alportu ion
Ĉiu birdo, ĉiu besto.
Organizos ni komercon,
Kiel komunan propraĵon
Kun malmulte kostaj varoj.
Per komunaj zorgoj, penoj
Akiros ni bonajn ledojn,
Ankaŭ grion, ankaŭ sebon.
Laboros ni dece, lerte
Ĉiuj kune, ne aparte.
Antaŭ, ol vintro alvenos.
Per niaj laboro, peno
Organizos ni vendejon".
Cervo kriis: "Bona diro!
Saĝa estas la konsilo!"
Putoro aldonis: "Bravo!
Apogu ni ĝustan planon!
Kiam oni kune agas
Certe prosperon akiras".
Sekva parolis Mikito:
"Tre ŝatas mi kunlaboron
Kaj volonte ŝanĝos memon.
Certigas mi ĉeestantojn
Pri dediĉo al merkato."
"Bonege!" - vokis kukoloj
Du tre bonaj amikinoj.
Ili plu ion kukolis
Kion neniu komprenis.
Urso stopis kukoladon:
"Sufiĉas, ne perdu tempon!
Ni konstruu la vendejon!
Pena estas la laboro,
Tamen poste gajnon donos.
Ni konfirmu al la melo,
Tre trafan lian ideon.
Ne rabos nin pli la linko
Jam ne trompos nin la lupo,
Ĉar ni estos komunumo".
"Bravo!, bravo! - lepor' krias
Konstruu ni do rapide!
Vivatu la urson vigle!"
"Kompreneble! Supren! Supren!"
Vokis birdoj, bestoj ĥore.
Ne konsiderante pezon
Supren ĵetis grandan Blazon..
Du kukoloj amikinoj
Ŝvebis super ĝi en cirklo.
V
Ĉiuj komune kunagis.
Ursoj hakiste laboris,
Alportis lignon, palisojn.
Cervinoj masonis brikojn.
De surfaco eta lago
Prenis pecetojn da glaco.
Konstruadon de fornegoj
Plenumis zorge musteloj.
Erinacoj donis pinglojn
Per kiuj sekve la pegoj
Firmigis lignajn tabulojn
Al plafono, planko, muroj.
Konkorde ĉiuj laboris.
Kiam du semajnoj pasis
Estas preta la vendejo
En arbaro, sur herbejo.
Melo, putoro kaj kaproj
Alportis diversajn varojn:
Sebon, grion kaj kolbasojn,
Ankaŭ aliajn frandaĵojn.
Plena estas la vendejo
De plumoj, lanoj kaj peltoj,
Birdaj tufoj, buntaj plumoj,
Kapuĉetoj por sciuroj.
Mikito ĉe vendotablo
Jam salutas aĉetantojn,
Lupo pesas kaj mezuras,
Varoj bonaj, freŝaj estas.
Neniu iun prirabas,
Neniu kostojn kreskigas,
Ĉar ĉe la komunaj celoj
Ĉiuj estas gekolegoj.
Bone prosperis vendejo.
Ĉiam en ĝi estis ĉio
Kaj en komuna profito
Daŭris la bestara vivo.
Kukolo kun amikino
Flugis super la vendejo
Kaj verkis tian kanteton:
"Diru hirundoj - ku, ku
Kie aĉeti bulkojn?
En komunumo - ku, ku
Estas plej bone - ku, ku.
Rakontu koracio
Kie aĉeti glacion?
En komunumo - ku, ku
Estas plej bone - ku, ku.
Diru alaŭdoj - ku, ku
Kie aĉeti kukojn?
En komunumo - ku, ku
Estas plej bone - ku,ku.
Tiel kantis du kukoloj
Dum siaj ok laborhoroj.
Barnabo el sia budo
Observas la komunumon.
Poste fermas magazenon
Kaj foriras kun ĉagreno.
"Ve! - suspiras link' Bazilo-
Finiĝis mia profito".
Fermis ĝi la komercejon
Kaj forlasis la loĝejon.
Kiel ili nun ekzistas
Tion eĉ pego ne scias.
Ne rakontos ŝi al strigo
Tiu fama klaĉulino.
Tradukis Danuta Kowalska