Hipopotamo

Ravita per ĝia ĉarmo
Hipopotamo petis ranon:

"Estu por mi edzineto
Mia amata raneto.
Estas mi hipopotamo,
Pezas mi mil kilogramojn.
Tamen povas mi promesi
La plej bona edzo esti.
Viv' kun mi estos agrabla,
Sentas mi fervoron grandan,
Kapti al vi papiliojn
De tre aromaj folioj.
Sur dorso, kiel kareto
Veturigos mi vin, raneto
Se la vojaĝo vin tedos,
Al marĉeto vi revenos.
Ĉiun peton, volon vian
Ĉiam mi respektos, ĉiam
Kaj ordonon mi plenumos,
Kiam nupton ni partumos?
Kion vi pri tio diros?"

"Ĝuste mi pripensas tion,
Kun granda por vi estimo -
Kaj jes - havas mi deziron".

- "Kian? Diru! Ne hezitu!
Mia rano, diru, diru!
Ne hezitu eĉ momenteton!
Mi plenumos ĉiun peton,
Eĉ neakireblan ion."

"Metu fadenon en kudrilon!"

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl