Hokuso-Pokuso

Hokuso-Pokuso, ruĝa tableto,
Sur la tableto, plektita korbeto,

En korbo pometo, en pomo vermeto,
Kaj sur la vermeto, la verda ĵaketo.

Diras la vermeto:" Avo kaj avino,
Patro kaj patrino manĝis ĉiam pomojn,

Sed mi jam ne povas! Sufiĉas! Jam fino!
Mi volas bifstekon! "- kaj iris urbeton.

Semajnon ĝi iris, ne ŝanĝis intencon,
Enkuris al baro, por manĝi bifstekon.

En baroj estas konataj kutimoj,
Venas kelnero, kaj montras menuon,

Menuo terura! - vi diros la samon:
Estas poma supo, poma nudelaro,

La pomoj stufitaj, la pomoj frititaj,
Estas pomaj: kuko, kompoto, deserto!

Vidu vermeto! Kie estas bifsteko?
Hokuso-Pokuso, la ruĝa tableto.

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl