Araneo kaj muŝoj
Jam maljuna, blinda kaj surda araneo,
Ne povante eĉ unu muŝon kapti,
Anoncis per sia aranea anteno,
Ke ŝanĝiĝis kaj ne volas plu muŝojn manĝi,
Ke deziras noble labori pro tio,
Kaj okupiĝos pri honesta metio.
Estos ĝi ŝuisto, kaj kiel pentofaro
Kudros senkoste al ĉiu ŝuoparon.
"Venu kuraĝe muŝoj junaj kaj maljunaj!
Por mezuri piedojn laŭ ŝuista maniero".
Muŝoj pri la aranea boniĝo aŭdante,
Alflugis are, reciproke sin puŝante.
Ili montras piedetojn kaj gaje zumas,
Sed araneo ilin per fadeno umas,
Ŝajne ĝi mezuras de kalkano ĝis fingroj,
Samtempe streĉante pli forte ligilojn.
Muŝoj ekkomprenis, ke estas insido,
Sen iu ajn ebleco de liberiĝo.
La araneo longe revis pri menuo,
Do glatis sian ventron kaj manĝis la muŝojn.
De tiam oni diras: "Kudri al iu ŝuojn..."
Tradukis Danuta Kowalska