Ranidoj

Per ŝaŭmantaj roboj
Vestis sin ranidoj
Plaĉas al ezokoj,
La belaj knabinoj.

Ne knabinoj, sed fraŭlinoj
En belegaj akvaj roboj.

"Ni ne vidis tian ĉarmon"
Ravitaj konstatis bramoj.

Modaj, estas la vestaĵoj
Tre komplementis karasoj.

Pro la laŭdaj opinioj
Fieraj iĝis ranidoj:

"Konfirmas tion ezoko
Ankaŭ karasoj asertas,
Ke ni ege belaj estas.

Ekzemple - la stultaj ranoj
Havas neniun imagon
Pri la aktuala modo".

"Mi mem certe min mortigus,
Se mi tia rano estus".

"Tio kaŭzas por mi naŭzon!
Kiam pensas mi pri rano.
Volus mi esti pro tio
Ĉio ajn, alia io
Sproto, ankaŭ pleŭronekto,
Sed ne rano pro elekto."

Tiel ili babiladis
Ĝis la tuta tago pasis.
Kiam rebabili provas
Tiam strangaĵo okazas...
Subite, ranidoj aŭdas
Ke ne parolas, sed kvakas.

Kaj okazas dum tagiĝo
Ke ŝanĝiĝis la ranidoj
En la ranojn, kiuj volis
Rapide ranaron trovi.

Jen vi konas veran saĝon:
Ĉiam ŝarko estos ŝarko,
Ĉiam sproto estos sproto,
Kaj ranido nur la rano.

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl