Anaso Strangulino

Ĉe rivero, ĉe citizo
Loĝis stranga anasino.
Anstataŭ en river' naĝi
Preferis ŝi promenadi.

Al frizisto anas' iris
Fromaĝon aĉeti volis.
Ŝi petis en apoteko
Da lakto nur kelkajn dekojn
Ĉe lavistino poŝtmarkojn
Volis aĉeti l'anaso.

Ĉagreniĝis do anasoj
Pro Strangulinaj ekscesoj.

Malmolajn ovojn ŝi naskis
Tufon kun kokardo havis
Por spiti al familio
Kombis sin per dentpikilo.
Aĉetis l' anas' papavon
Por ete skribi leteron.
Manĝante iujn rubandojn
Nomis ilin nudelaro.

Ĉagreniĝis tre anasoj
Pro Strangulinaj ekscesoj.

Fine alvenis ŝatanto
Kiu aĉetis l'anason.
Post akurata preparo
Kuiris ŝin sur rostpato
Sed li stuporis
La pladon servante
Anstataŭ anaso
Leporon vidante
Kaj en betoj krom tio...
Tia estis Anaso Strangulino.

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl