Onklo

La onklo apud urbeto
Havis domon, ĝardeneton.
- "Laciga estas posedo,
Mi ne volas plu ĝardenon!" -

Kaj ĉion, kion li havis
Kontraŭ nova aŭto ŝanĝis.
Tamen gajnis ne tro multe,
Sed li vivis oportune.

Veturante dum semajno,
Li ne sentis plu agrablon.
- "Tio bezonas okupon,
Mi jam ne volas la aŭton!" -

Ree mi do faros ŝanĝon,
Eble bona estos gajno" -
Ricevis blankan bovinon
Kaj ĝuis trankvilan vivon

Trinkis da lakto sitelon
Kaj esprimis malkontenton:
- "La bovino estas blanka,
Sed ne estas ĝi tro lakta.
Ŝanĝos mi tiun bovinon
Kontraŭ valora radio" -

Donis li tiun bovinon
Kaj ricevis la radion.
Gajnis la onklo malmulte,
Sed vivis preskaŭ komforte.

Radio kiel vi scias
En somero ofte knaras.
La onklo pro tio pensas:
- "Ŝanĝos mi tiun ĉi keston,
Kontraŭ iu viva besto" -
Vilaĝano al la onklo
Por radio donis porkon.
Prenis porkon la onkleto,
Kisante ĝian rostreton:
- "Kiam okazos mizero
Vendos mi tiun porketon" -

Al arbaro onklo iras
Per basa voĉo li trilas,
Portas sian novan beston,
Sed jam sentas iun tedon:
- "Mi ne volas mian porkon
Kaj portadi tian pezon,
Do estos por mi pli bone
Ŝanĝi la beston denove" -

Apud la arbaro
Sidas arbaristo
Kaj malantaŭ zono
Havas li hakilon.
La onklo do diras :
- "Aŭskultu min homo!
Mi havas proponon.
Mi donos la porkon,
Vi hakilon donos.
Mi do ion gajnos" -
Li multe ne gajnis
Do modeste vivis.

Paŝas onklo tra arbaro
Kun hakilo ĉe la zono,
Pri hakilo tamen pensas:
- "Ĉu ĝi bezonata estas?
Kiam falos ĝi sur teron
Povas perdi mi piedon" -
Do ŝanĝis la sprita onklo
La hakilon je bastono.

Gajnis li malmulte,
Vivis oportune
Ĉar li heredaĵon
Ricevis de avo.

Tial estas onidiro:
"Ŝanĝis onklo je bastono - hakilon ".

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl