Kiu kun kiu estas

Kiu kun kiu estas, la sama iĝas
Certe vi konas la onidiron.

Post pluvo paŝas piede cikonio
Ĉar ŝatas trermpi piedojn en koto.

Porkino similajn havas plaĉojn
Volonte ŝi kuŝas en flako.

Ŝi al cikonio iras en sabato
Por ke ili kune ruliĝu en marĉo.
Ŝi kvikas: "Dankojn! Dankojn!
Sanigas min la kotaj banoj"

Ili renkontiĝas alterne
Cikonio kun porkino,
Porkino kun cikonio.

Pasis la periodo de la amikumo.
Fariĝis malvarme, venis aŭtuno.

Laŭ malnova kutimo
La cikonio preparas sin al forflugo.

Alkuris porkino kun krio:
"En koto mi estis bona por vi?
En koto, flako kaj marĉo?
Kaj nun vi volas lasi min?"

Diras cikonio: "Jes, mi estas porkaĉo,
Ĉar kiu kun kiu estas, tia iĝas
Kaj al varmaj landoj forflugas.

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl