Rano

Iam rano malsaniĝis
kaj al kuracisto iris.

La maljuna kuracisto
Surnazigis okulvitrojn
Precize esploris ranon
Kaj ordonis kuracadon:

"Vi tro ŝvitas,
Humidecon ne evitas.
Ne banu vin,
Jen mia konsilo,
Ne sidu ĉe akvopumpilo.
Kontraŭ pluvo vin gardu!

Ne naĝu en torentoj,
Evitu marĉetojn.
Ne lavu vin en mateno,
Ne trinku, kara raneto.
Blovu vin, blovetu,
Ĉar vi devas esti seka!"

Revenante pensas rano
Pri sia malsano.
Kuraciston ĝi obeas:
"Esti seka mi ja devas".

Kuracis sin rano, kuracis,
Sekigis sin rano, sekigis,
Ĝis restis el la raneto
Seka, polva areto.

La kuracisto konkludis,
Ke la sekigado,
Ne estis taŭga
Por la rano - kuracado.

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl