Gluaĵo

Iras gluaĵo kaj gluas
Ĉion, kion ĝi renkontas:

Taburetojn, glasojn, tasojn,
Telerojn, botelojn, vazojn,
Potojn, sitelojn kaj platojn.

Eĉ la benkojn, eĉ la ŝrankojn
Kaj la librojn kaj ludilojn.

Gluis tutan kuirejon
Sed plu havas ĝi ideon.

Kungluis ĝi dum momento
Plumkovrilojn kun kusenoj.

Gluiĝas la tuta hejmo
Gluaĵo gluas sen ĉeso.

Ĝi elpensis ion tian,
Kio okazas neniam.

Algluis hundon al kato,
Katon al kamentubisto.

Kunligis du najbarinojn
Dum ilia klaĉkunsido.

Ŝildon algluis al droŝko,
Urbestron al ŝprucigilo.

La urbo estas hororo,
Ĉar gluita estas ĉio.

Ĉio al ĉio gluiĝas,
Pli por glui jam ne estas,.

Neniuj en urbo iras,
Glue lampoj estingiĝas.

Palpebroj tiom gluiĝas,
Ke subite ĉiuj dormas.

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl