Pigo

Sidante sur stango la pigo asertas:

Ke sukero estas sala,
Seka estas akvo mara,
Formik' superas kornikon,
Muŝo pli pezas ol bovo,
Lakt' havas ruĝan koloron,
Vipuro per vosto mordas,
Ke sur arbo kreskas kankroj,
Forĝisto elspiras fajron,
Plej bone flugas bovinoj,
Ke plej bele kantas strigoj.
Ne havas kapon cikonio,
Ke varma estas glacio,
Fiŝoj sur herbej' sin paŝtas,
Ke herbaĵo lada estas,
Mateno komencas nokton,
Neniu aŭskultas tion,

Ĉar oni scias, ke pigo,
Estas ja mensogulino.

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl