La birda cerbo

Iun tagon sur la arbo
Birdoj rimarkas skribaĵon:

"Laŭ la modo kaj moderno
Oni ŝanĝas birdajn bekojn.
La akrigo kaj korekto
Okazas sen monelspezo ".

Birdoj arban truon vidas,
Pri mastro nenion scias.

Strigoj diras: " Estas vero -
Nova bek', nova problemo,
Ni atendu ĝis la vintro
Kaj decidu en printempo".

Alaŭdo ŝanĝon ne volas:
"Por mi mia beko plaĉas "

"Kial ŝanĝi - pensas sturno -
Bekon kun bela poluro?".
Eble por ies beketo
Bezona estas korekto,
Sed por mia eleganta .
Ne estas ĝi bezonata" .

Pirolo pepas: " J e e e s
Estu tiaj bekoj ĉies!"

Merlo konas la aferon
Mem akrigas sian bekon.

Pego mute ŝelon frapas
Al neniu ĝi jam kredas.

Frapas ŝelon kaj paruon
Avertas pri stranga truo.

Eliras el truo vulpo
Blasfemas: "Jen vana trudo
Konsciigi la birdetojn
Kiaj modaj estas bekoj.
Birdo birdan cerbon havas
Pro tio mi fasti devas".

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl