Kovkokino

Ĉu vi scias, ke kovkokino
Traktis mondon kun malestimo?
Ŝi diradis kun emfazo:
"Grava estas edukado".

Iam gastojn ŝi invitis
Kiujn instrui intencis.
L'unua azeno venis
Ĉe pordo ĝi poton rompis

Kokino eligis krion:
"Vidu la stultan azenon!".
Kaj bovino ĉe eniro
Truis per la korno vitron.

Tre kolera kovkokino
Vokis: "Jen stulta bovino!"
Porkino venis el koto
Malpurigis ŝi la lokon.

"Kial faras vi ĉi tion?
Tiom da koto! - porkino!".

Alvenante, volis ŝafo
Sidi modeste sur stango.
Krevis stango, falis ŝafo,
Kokin' kriis: " Ŝafkapaĉo!"
Kaj aldonis: "Vana peno
Por eduki tiajn bestojn.
Jam sufiĉas, foru ĉiuj!"
Honte, gastoj foriris tuj.

Ĉu kokino, karaj miaj
Estas bone edukita?

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl