Interpunkciaj signoj

Iam pri siaj esceptaj signifoj
Disputis la interpunkciaj signoj.

Dupunkto informis:" Mi povus ĵuri,
Ke ĉiu teksto havas dupunktojn mil,
Ĉar ne ekzistas multaj frazoj sen mi.".

"Kaj ĉu sen demandosigno?"-flustris (?)

"Jen inventoj - diris moke citilo -
Nur ridi oni povas pro tio,
Ĉiu poemleganto bone scias,
Ke mi la plej grava el signoj estas".

"Ho, ho, pardonu! -interrompas komo -
Tio sonas kiel perfida moko,
Sen komo ne estas frazo leginda."..

"Kaj sen demandosigno?.. flustris (?)

"Jen komikulo, fia petolulo!
Incitiĝis indignita krisigno. -
Kredu, ke ne volas mi mem laŭdi min,
Sed mi estas grava signo de krii!".

Haltostreko nur aŭskultis,
Punktokomo ekkverelis:

"Tio ja sekvas el interparolo,
Ne estas ja verso sen punktokomo,
Ne estas frazo sen punktokomo.."

"Kaj sen demandosigno?".(?)

Punkto aŭdante tiujn ĉi kverelojn
Venigis rapide du parentezojn:
"Karaj sinjoroj, ankaŭ karaj damoj,
Fermas ni hodiaŭ la tutan frazon!.
Estas jam fino. Punkto! Ripoztempo!."

"Jen nova maliceco" - diris komo.

Tradukis Danuta Kowalska

Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl